Muzeo Kastelo Ranis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 14:47, 28 jul. 2014 farita de Giorno2 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Granda kastelo ŝvebanta super vilaĝo.

La Muzeo Kastelo Ranis (germane: Museum Burg Ranis) estas regionhistoria muzeo en Ranis.

Priskribo

La kastelo Ranis estas unu el malmultaj en origina stato kvazaŭ komplete konservitaj grandaj mezepokaj burgkompleksoj. Ĝia fondodato ne konatas. En la 12-a jarcento ĝi unuafoje menciitis kiel regna bieno de germanaj impereistroj kaj reĝoj.

Ekde 1956/57 ĝi gastigas regionhistorian muzeon. Krom la geologion koncernas la daŭra ekspozicio - verŝajne unikaĵo en muzeo - la tertremosciencon. Tion kaŭzis kaj ebligis grandstacio sismologia en trea proksimeco. Originalaj sismografoj ne nur registras la grandajn tertremojn sed ankaŭ la tremetojn faritajn de la tra la salonoj promentantaj vizitantoj.

Muzeaj sekcioj

Sekcio pri prahistorio dokumentadas la prahistorian esploradon en la regiono. La larĝa mallevaĵo ĉe la rivero Orla kaj ties randaj zonoj estas de longtempe setlitaj. La Ilsen-kaverno de sub la burgo nombriĝas inter la plej gravaj trovejoj de paleolitiko en Mezeŭropo.

La burgan historion dokumentas kirasoj kaj armiloj, kroniko kaj prezento de la historio de la konstruo de la burgo. Krome videblas kutlruhistoriaĵoj kaj pentrajoj, grafikaĵoj kaj skulptaĵoj de artistoj el la ĉirkaŭaĵo (19-a kaj 20-a jc).

Viziteblas ankaŭ la burga kelaro, la karcero en la t.n. Turo de malsato kaj kuirejo. De la belfrido povas oni ĝui belvidon ĝis la Turingia Arbaro.

Fonto

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 130-131

Eksteraj ligiloj