Sonorila kaj urba muzeo (Apolda)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo al la muzeo de la Bahnhof-strato.
Sonoriloj en la idilieca muzea ĝardeno.

La Muzeo pri sonoriloj (germane: Glockenmuseum Apolda) troviĝas en Apolda, Bahnhofstraße nr 41.

Priskribo

La muzeo pri sonoriloj fonditis en 1952 kaj priskribis la kulturhistorion de sonoriloj de la komenco ĝis hodiaŭ. Granda parto de la sonoriloj povas esti tuŝitaj kaj sonorigitaj.

La muzeo havas kvin sekciojn, nome:

  • Arkeologio de la sonoriloj: videblas sonoriloj de fruaj kulturoj
  • La evoluo de la eŭropa turosonorilo: tio ampleksas kvin salonojn en rekonstruita gvattura ĉambro; montratas ankaŭ bestosonoriloj, mansonoriloj, ŝipsonoriloj kaj horloĝsonoriloj; oni lernas pri la uzo de la instrumentoj, de la metiado de sonorilmuldado kaj la fabrikoj en Apolda
  • Muldado, armaturoj, sonorigado
  • Ekstereŭropaj sonoriloj
  • Motivo de la sonoriloj en la arto, literaturo, lingvo kaj muziko

Tekstila sekcio

En la teretaĝaj salonoj de la muzeo temas pri la historio de la tekstila industrio de Apolda. Per renomita firmao prezentatas la floro kaj la malfloro de la dum 400 jaroj ĉefa metiado de Apolda. Videblas i.a. maŝinoj, surtekstilaj desinoj kaj vestaĵoj.

Literaturo

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 20-21

Eksteraj ligiloj

Hejmpaĝo de la muzeo.