NUN (retejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

NUN estis esperantlingva retejo por novaĵoj. Ĉiuj interesemuloj povis kontribui al ĝi per redakto de mallongaj informoj pri novaĵoj kaj eventoj.

NUN estis gazeto sen aperdato kaj sen papera eldono. NUN estis preparata kaj distribuata elektronike. La informoj povis aldoniĝi semajne, tage, eĉ hore, depende de la aktivado de la esperantistoj. NUN funkciis de julio 1998 ĝis junio 2008.

Celo[redakti | redakti fonton]

La celo de NUN estas kiel eble plej rapide disvastigi informojn pri ĉio, kio okazas en la esperanto-movado. La dedakcio anoncas : Se vi trovas iun informon pluraportinda, libere uzu ĝin en via bulteno, gazeto aŭ radia dissendo. Ni ŝatus, se vi mencius, ke ĝi devenas de NUN, sed pri tio ne insistas.

Kunlaboro bezonata[redakti | redakti fonton]

Sed gazeto povas pludoni informojn nur se ĝi ricevas ilin de ie - kaj tie estas bezonata via kunlaboro. NUN estas fakte skribata de vi. La informoj, kiuj aperas en ĝi, estas senditaj de vi, esperantistoj. Alklaku la butonon "Sendu informon", plenigu la formularon kaj tuj via novaĵo aperos en NUN kaj la aliaj esperantistoj povos legi ĝin. Por povi fari tion, registru vin kiel kunlaboranto. Tio estas bezonata por simpligi vian laboron kaj doni al vi la eblecon redakti kaj eĉ forpreni viajn informerojn.

Estu konciza en via raportado. La titolo estu informa, tiel ke ĝi invitas al legado kaj la tekston vi limigu al nur kelkaj frazoj. Se vi havas plurajn aferojn por raporti, sendu plurajn mallongajn artikolojn.

Nek beletro nek diskutoj[redakti | redakti fonton]

NUN estas informa retgazeto. Ne estas loko en ĝi por eseoj diverstemaj aŭ primovadaj diskutoj - aliaj forumoj pli bone taŭgas por tio. La administranto forprenos tekstojn, kiuj erare aldoniĝis.

Vikipedio ĉe NUN[redakti | redakti fonton]

Kelkfoje aperis artikoloj pri Vikipedio en NUN. Ili estas legebla ĉe Vikipedio:Artikoloj por NUN.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]