Nacia parko Nino Konis Santana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
klifo (nomata Fatu) tipa por Timoro, proksime de la vilaĝo Tutuala

La Nacia Parko Nino Konis Santana estas la unua nacia parko de Orienta Timoro. La 27-an de julio 2007 areo de 123.600 hektaroj (68.000 hektaroj da insula kaj 55.600 hektaroj da mara teritorio) en la pleja oriento de la insulo Timoro estis deklaritaj nacia parko fare de la registaro de Orienta Timoro. La parko estis baptita laŭ la orient-timora libereco-batalanto Nino Konis Santana (1959-1998), kiu naskiĝis en la vilaĝoTutuala, kiu nun iĝis parto de la parko. La areo estis rifuĝejo por la batalantoj de la orient-timora gerila armeo FALINTIL dum la armita lukto kontraŭ la okupado fare de Indonezio.

En la areo de la nacia parko vivas 10.000 homoj, kiuj rekte kontribuu al la protekto de la parka areo, la parkaj gardistoj dungiĝu precipe el tiuj lokuloj. Koordinatoj: 8° 26' 43" sude, 127° 13' 18" oriente