Natalja Gundareva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Natalja GUNDAREVA (28-a de aŭgusto 1948 en Moskvo15-a de majo 2005) estis populara aktorino de Rusio.

Natalja Gundareva finis en jaro 1971 Teatran lernejon. Ŝi laboris en Moskva teatro de Majakovskij, estis laŭreato de kelkaj premioj. En jaro 1998 ŝi ricevis ordenon "Pro meritoj por la Patrio" de IV grado.

Gundareva ludis en dekoj da filmoj, inter kuij estas "Aŭdiado de slavino", "Aŭtuna marafono", "Dulĉineo Tobosa", "Forirante foriru", "Kaj la vivo kaj larmoj, kaj la amo", "La permesita ĉielo", "Moskvaj fireioj", "Solulojn oni havigas komunloĝejon", "Ŝia lasta amo", "Vin vokas civitanino Nikanorova", "Vintra vespero en Gagri", "Vivat, gardemarinoj!".

Natalja Gundareva forpasis matene dimanĉe je la 15-a de majo de 2005 en 57-a jaro de sia vivo.

Dum kelkaj jaroj la aktoro peze malsanis. Je la 27-a de julio de jaro 2001 oni transportigis ŝin en Insituton de ambulanco kun diagnozo "larĝa apopleksio". Poste ŝi estis transigita en Instituton de neŭrokirurgio.

Dum kelkaj tagoj la aktoro troviĝis en komato. En komenco de aŭgusto oni sukcesis rekonsciigi ŝin, kaj post tio ŝi dum longa tempo trapasis kuracadon.

Ŝi lasis la hospitalon nur unun jaron poste, en julio de jaro 2002. Post tio la aktorinon bezonis hospitaligi kelkfoje plu. En decembro de jaro 2002 ŝi perdis konscion surstrate kaj estis urĝe transportita en hospitalon.

Eksteraj ligiloj

Paĝo pri ŝi ĉe imdb.com

Informofontoj

La artikolo estis originale farita laŭ informo de Novaĵoj el Rusio