Naturprotektejo Zhalong

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gruoj en la naturprotektejo Zhalong

La naturprotektejo Zhalong (ĉine: 扎龙国家级自然保护区, 扎龍國家級自然保護區, Zālóng guójiā jí zìrán bǎohùqū) estas paradizo por birdoj, kiu troviĝas 26 km sude de la ĉina urbo Qiqihar.

Ĝi sterniĝas sur 210.000 hektaroj. Tiu protektejo estas nestejo por pli ol 290 birdspecioj. La parko famiĝas ĉefe pro siaj gruoj. Vivas tie 6 specioj de gruoj el la 15 tra la tuta mondo.