Neumarkt (Dresdeno)
La Neumarkt (eo: Nova Foirejo) je Dresdeno inter la Malnova Foirejo kaj Elbe estas famma placo en la urbocentro de Dresdeno. Ĝin limigas la Frauenkirche, la Johanneum, la Kultur-Palaco kaj la Kurlanda Palaco. Pro la vigla konstruado, ekigita per la rekonstruo de la Frauenkirche, la nuntempa placo ŝanĝas kontinue sian aspektoj. La novkonstruado celas rekonstruon de multaj historiaj domoj kaj domplanoj, kiuj karakterizis Novan Foirejon en la pasinteco.
Kiel Neumarktareal (Novfoireja Areo) aŭ Neumarktquartiere (Novfoirejaj Kvartaloj) oni nomas aron da terpecoj ĉirkaŭ Neumarkt kaj Frauenkirche respektive inter Kultur-Palaco, kastelo, Sekundogenituro, arta akademio, skulptaĵomuzeo Albertinum kaj urba muzeo en Landhaus (iama elektistoprinca administrejo), kiuj parte estas surkonstruitaj, parte ankoraŭ ne pretigitaj.
Eksteraj ligiloj
- http://www.neumarkt-dresden.de
- Retkamero kun panorama kaj historia funkcio
- Filmo pri la alikonstruado de la dresdena Neumarkt
- Virtuala urbomodelo de la dresdena Neumarkt
- Neumarkt aktuelle Panoramaj vidaĵoj je virtualcitydresden.de