Nigra voja ludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nigra voja ludo (ankaŭ sciata per diversaj aliaj nomoj, ekzemple briko) estas du-ludanta tabulludo.

Ĝi estis inventita de Larry Black en 1960.

Reguloj

La nigra voja ludo estas ludata sur tabulo disdividita en kvadratojn. Ĉiu kvadrato komence estas malplena kaj dum la ludado povas esti plenigita per unu el la sekvaj konfiguroj:

Ĉi tiuj kaheloj estas la tri manieroj kunigi la flankojn de la kvadrato en paroj. La unuaj du estas kaheloj de la kahelaro de Truchet.

Unu flanko de rando de la tabulo estas destinita al esti starto de la vojo. La ludantoj alterne plenigas la kvadratojn ĝuste post la fino de la aktuala vojo per unu el la tri konfiguroj pli supre, etendante la vojon. La vojo povas reveni al antaŭe plenigita kvadrato kaj sekvi laŭ la ankoraŭ neuzata segmento de ĉi tiu kvadrato. Ludanto kiu la unua venigas la vojon al rando de la tabulo malvenkas la ludon.

Strategio

La unua ludanto havas venkan strategion sur ĉiu ortangula tabulo kun almenaŭ unu para longo de flanko. Imagu la tabulon kovritan per domenoj. La unua ludanto devus ĉiam ludi tiel ke la fino de la vojo trafas sur mezon de iu el la domenoj.

Se ambaŭ flankoj de la tabulo estas de nepara longo, la dua ludanto povas venki per uzo de domena kahelaro inkluzivanta ĉiujn kvadratojn krom tiu unu je kiu estis la unua movo de la unua ludanto (??? ĉi tiu domena kahelaro de ĉiuj kvadratoj krom unu povas ne ekzisti).

Vidu ankaŭ