Nikolaj M. Fedotov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nikolaj M. FEDOTOV (naskiĝis en 1902; mortis la 14-an de aprilo 1998 en Novoĉerkassk) estis rusa esperantisto. Li lernis la lingvon en 1916 kaj agadis en la jaroj 20-aj organize, varbe kaj per artikoloj. En la 70-aj jaroj li aktiviĝis kiel tradukisto: liaj esperantigoj el la poezio de interalie Puŝkin, Lermontov, Fet kaj Gorkij aperis en Literatura Foiro, Paco k.a.