Nur Mohammad Taraki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nur Muhammad Taraki (n. 1913; mortis en oktobro de 1979) estis afgana ĵurnalisto kaj politikisto. Li estis kunfondinto de la Demokratia Popolpartio de Afganistano kaj apartenis post tis splitiĝo en 1967 al la Khalq-branĉo de la partio.

Kiam Mohammed Daoud Khan estis per puĉo forigita en 1978, Taraki iĝis Prezidanto de Revolucia konsilio kaj ĉefminsitro. Lia kunbatalanto Hafizullah Amin devigis lin retiriĝi en septembro de 1979. Oni plej verŝajne murdis lin en oktobre, sed Kabul Times informis pri lia morto je malsano.