Societo Nyelv-Irodalom-Tanítás

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nyelv-Irodalom-Tanítás Társulat mallongigite NyIT, (Asocio Lingvo-Literaturo-Instruado) estis hungara profesia asocio por infanĝardenistinoj, bazlernejaj instruistoj kaj instruistoj de hungara lingvo kaj literaturo fondita en Miercurea Ciuc en printempo de 1990.

Gvidantaro[redakti | redakti fonton]

Celoj, agadoj[redakti | redakti fonton]

La celo de asocio estis helpi la pedagogojn en iliaj pluinstruado per disvatigo de fakliteraturo, per organizado de fakinterkonsiliĝoj, tendaroj, lernantkonkursoj. La asocio funkciigis en Miercurea Ciuc informcentron. De 1994 ĝi kunlaboris kun la Unuiĝo de Hungaraj Pedagogoj de Rumanio en organizado de la Somera Akademio Bolyai por instruistoj de hungara lingvo kaj literaturo kaj de lakonkurso de hungara lieraturo por mezlernejaj gelernantoj en Sovata.

Periodaĵo de asocio[redakti | redakti fonton]

Inter 1991 kaj 1996 la asocio eldonis la periodaĵon titolitan NyITLapok en Miercurea Ciuc, kiu publikigis studojn, artikolojn rilate al lingva edukado kaj instruado de literaturo. En tiu periodo la asocio aperigis 11 numerojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]