Ojmjakon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ojmjakon (ruse Оймякон) estas vilaĝo en nordorienta siberio, en respubliko Saĥa (Rusio), havas ĉ. 800 loĝantojn kaj estas la " malvarma poluso de ĉiuj loĝataj areoj sur la mondo".

Geografio

Ojmjakon situas ĉ. 640 km nordoriente de la urbego Jakutsk en Altebenaĵo de Ojmjakon en valo de rivero Indigirka, en alto de 750 m. La vilaĝo situas inter la Verĥojanska montaro kaj la Ĉerski-montaro. La altebenaĵon fermas sude montara ĉeno, tiel la alfluo de pli varmaj aermasoj estas limigita.

Ĉ. 135 km sudokcidente de Ojmjakon troviĝas la Mus Ĥaja, la plej alta monto de la Werĥojanska montaro.

Temperaturo

Kvankam Ojmjakon situas ĉ. 2.900 km fore de la Norda poluso, oni ofte mezuras tie la plej malaltan temperaturon de la Tero (en stacio, en vilaĝo Tomtor, 30 km sudoriente). La oficiale mezurita plej malalta temperaturo estis en 1926 −72,1 °C. Neoficiale rekonita mezuro okazis en 1916 kaj montris la temperaturon de −81,2 °C.

Oni mezuris tie la plej grandan aerpremon (1.083,8 mbaro) de la mondo. (31-an de decembro 1968)

En somero oni povas mezuri eĉ la varmon de ĝis +35 °C, tiel la temperatura ŝanĝiĝo ene de unu jaro superas la 100 Celsiusojn.