Olenjok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Olenjok (ruse Оленёк) estas rivero kun longo de 2.292 km en la regiono Krasnojarsk kaj Jakutio en meza Siberio (Rusio, Azio).

La rivero fontas en la mezsiberia montaro, ĉ. 200 km norde de la urbeto Ekonda kaj alfluas la maron ĉe Buolkalaĥ.

La fiŝriĉa Olenjok estas ŝipebla ekde Suchana tra 965 km. Apud la rivero troviĝas la urboj Olenjok, Suĥana, Taimilir, Sklad, Ust-Olenjok kaj Buolkalaĥ.