Orakola osto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orakolaj skriboj sur skarapaco
orakola osto

La orakola osto aŭ aŭgura osto (ostoskribo) estas la plej malnova ĉina bildskribo el la Shang-dinastio (ĉ. 1766–1122 a.K.).

Oni trovis tiujn orakolajn ostojn en 1899 en regiono Honan, ĉe Anyang. Ili estis skrapitaj sur karapacon aŭ virbovan skapolon. La elfosadoj pruvis ekziston de la Shang-dinastio. Oni trovis tiam pli ol 100.000 osto-, karapaco-, konkopartojn kun ĉ. 4500 diversaj signoj. El tiuj oni povis deĉifrisignifon de 1700.

Oni varmegigis la ostojn, enpikis ĝin kaj la osto, karapaco disfendiĝis je varmego. Oni aŭguris el la estiĝantaj formoj, kiujn ili skrapis sur la ostojn. Ili aldonis la daton, eventon kaj la orakolon mem. Tiel la orakolaj ostoj estas la plej malnovaj historiaj notoj de Ĉinio.

Alia senco

Sorĉistoj, aŭgurustoj de indiĝenaj triboj ofte uzis por aŭgurado plenmanon da ostopartoj, kiujn ili ĵetis surteren kaj povis kapti el ili la oraklon.