Ottokar Czernin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ottokar Czernin

Grafo Ottokar Czernin (plennome Ottokar Theobald Graf Czernin von und zu Chudenitz (nask. la 26-an de 1872 en Dimokur, Ĉeĥio, Aŭstrio-Hungario [nun Dymokury, Ĉeha Respubliko] – mortis la 4-an de aprilo 1932, Vieno) estis la ministro pri eksteraj aferoj (1916–18), kiu ne povis atingi, ke la Aŭstra-Hungara Monarĥio elpaŝu la unuan mondmiliton, tiel li ne povis obstakli eĉ la disfalon de la Monarĥio en 1918.

Li naskiĝis en ĉeĥa aristokrata familio, eklaboris en la pariza ambasedejo de la Monarĥio en 1895, poste en Haga iĝis ambasadeja afergvidanto (1899). En 1903 li iĝis ano de la ĉeĥa regiona parlamento kaj konatiĝis kiel porparolanto de la konservativaj aferoj. Li kiel proksima konsilanto de ĉefprinco Franco Ferdinando kontraŭis la enkondukon de la ĝenerala balotrajto (1907) kaj klopodis rezervi la politikan potencon de la aristokratoj. Li ricevis eternan anecon en la supra ĉambro de la imperio (1912). Ekde 1913 li estis denove diplomato, li laboris tri jarojn kiel ambasadoro en Rumanio.

Post surtroniĝo de Karlo la 1-a, la nova imperiestro de Aŭstrio, oni nomumis lin ministro pri eksteraj aferoj (decembro 1916). Li volis elpaŝi la militon, sed li sensukcese provis atingi tion pro kontraŭo de Germanio kaj al politikaj kaj ekonomiaj kunplektiĝo de la centraj potencoj. Lian pozicion ŝanceligis la donitaj teritoriaj avantaĝoj al la nova ŝtato Ukrainio dum la brest-litovskaj packontraktoj (februaro de 1918), pli poste la afero de la Sixtus-letero – pri sekretaj traktatoj inter la aŭstroj kaj entento, pri kiuj la imperiestro nur parte informis lin – devigis lin forlasi la oficon. Li estis ano de la aŭstra parlamento dum la unuaj jaroj de la Aŭstra Respubliko (1920–23).