Pafekzekutado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 3-a de majo, fare de Francisco Goya

Pafekzekutado estas metodo de ekzekutado precipe ofta dum militoj. La pafeskadro ĝenerale konsistas el pluraj soldatoj aŭ oficiroj. Ĉiuj membroj de la grupo normale pafu sammomente, tiel malhelpante la identigon de la persono, kiu vere mortigis la viktimon. La kondamnita persono kutime havas vinditajn okulojn: li cetere povas aŭ stari, aŭ sidi.

Ekzekutado per pafeskadro malsamas je aliaj metodoj de ekzekutado per armiloj, ekzemple ekzekutado per ununura pistolo per pafo malantaŭe de la kolo.