Pajlohomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pajlohomo estas homo, kiu nur ŝajne funkcias, malantaŭ kiu reale decidas aliaj homoj kaŝataj (difino de ReVo). La pajlohoma argumento estas tia argumenta eraro, kiu misformas vidpunkton de la diskuta partnero, por ke ŝi/li povu facile kontraŭargunmenti tion. La tiel estiĝanta, facile venkebla „pajlohomo” "ombro" baziĝas sur troigita, priridigita vidpunkto de la diskutanto.

Kvankam ĝi estas logike erara, sed retorike ĝi povas helpi venkon en diskuto.

Apliko

La misformo de la argumentoj povas okazi:

  1. Oni prezentas vidpunkton de la diskutanto misforme kaj kontraŭargumentas tion, kiel veran vidpunkton.
  2. Oni eltiras vortojn de la alia diskutanto el la kunteksto kaj mise prezentas ilin.
  3. Oni serĉas diskutpartneron, kiu uzas malfortajn argumentojn por la sama vidpunkto. Oni kontraŭargumentas ties argumentojn kaj asertas tiel kontraŭargumenti ĉiujn reprezentantojn de la vidpunkto kaj eĉ mem la vidpunkton.
  4. Oni kritikas agojn, opinion de fikcia diskutpartnero kaj oni ŝajnigas lin/ŝin estis membro de la prikritikita grupo.
  5. Oni transformas la neplaĉajn argumentojn al simplaj venkeblaj komparoj.

Ekzemplo

  • A: Laŭ mia opinio ne bonas, se la infanoj ludas sur la trafikplena aŭtovojo.
  • B: Mi pensas, estus stultaĵo tutan tagon endomigi la infanojn.

B sugestas, ke A havas ekstreman vidpunkton - male al la vero - kaj tiel B evitas la originalan problemon. La pajlohomo estas la sekva premiso: „Se ni volas malebligi, ke la infanoj ludu ur la trafikplena aŭtovojo, ties sola ebleco estas la tuttaga endomigo de ili”, kio tute ne estas vidpunkto de A.