Pearl Jam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pearl Jam: La nuna membraro (Matt CAMERON, Jeff AMENT, Mike McCREADY, Stone GOSSARD (staranta), kaj Eddie VEDDER.)

Pearl Jam (Perla Konfitaĵo) estas rokmuzika bando bazita en Seatlo. Ĝi formiĝis frue en 1990, kaj kune kun Nirvana, Soundgarden, kaj Alice in Chains, akcelis la populariĝon de la muzika stilo "grunĝo". Pearl Jam estas la sola bando el tiu kvaropo, kiu aktuale (2005) ekzistas La unua albumo de la grupo, Ten (Dek, 1991), estis grunĝa, sed post tio la muzika stilo de la bando aliiĝis.