Peter Wessel Zapffe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peter Wessel ZAPFFE (naskiĝis la 18-an de decembro 1899, mortis la 12-an de oktobro 1990) estis norvega filozofo kaj aŭtoro, plejparte konata hodiaŭ pro ties pesimismo kaj ekzistadismo, kiujn li akiris sub la influo de Arthur Schopenhauer kaj Nietzsche.

Lia filozofia ĉefideo estis ke homa ekzisteco estas paradokso, ĉar intelektaj kapablecoj havataj ekzkluzive de homoj (ekzemple komprenado, memscio, ktp.) ne konformiĝas al la naturplano. Do la homa menso preterdisvolviĝis; la deziro scii la signifon de vivo kaj morto ne povas esti plenumita. Laŭ Zapffe, sekve ekestiĝas tragedio: homoj penadas kiel plej eble ne esti homoj, por eskapi la nesolveblan problemon.

La plej fama verko de Zapffe estas "La fina mesio" (Den sidste Messias).

Zappfe edziĝis dufoje. Li, agante laŭ liaj filozofioj, neniam patriĝis, konsiderante homnaskon kiel evitindaĵon.

Citaĵoj

Citaĵo
 Kiam homo sin mortigas pro deprimo, tio estas natura morto pro spiritaj kaŭzoj. La moderna barbareco "savi" la sinmortigemulon baziĝas sur har-levanta miskomprenado de la naturo de l' ekzistado. 
Citaĵo
 Morto estas kaj la plej certa kaj la plej malcerta evento. 
Citaĵo
 Se oni rigardas vivon kaj morton kiel naturajn procesojn, la metafizika timo malaperas, kaj oni akiras "mensan trankvilecon".