Petljakov Pe-2
Petljakow Pe-2 estis soveta aviadilo dum la dua mondmilito. Ĝi estis tute el metalo, la kabino ne estis aerpremita.
La aviadilo baziĝis je PB-100 kaj havis la unuan flugon la 22-an de decembro 1939. Kun komenciĝo de la germana atako en 1941, ĝi estis uzata fare de la soveta armeo. Ĝi ĉefa tasko estis la la apogo de surteraj militaj manovroj, la dumtaga kaj dumnokta ĉasado.
Ĝi havis grandajn ĉelojn en la mantelo, tiel la maŝino estis uzebla eĉ kiel falataka bombaviadilo.
La aviadiloj estis uzataj - krom la Sovetunio- fare de Ĉeĥoslovakio, Pollando, Jugoslavio. Oni produktis el ĝi 11.000 ekzemplerojn. La produktado ĉesis en 1944, ĝin sekvis Tupolev Tu-2.
Teknikaj datenoj
Mezuro | Datenoj |
---|---|
Longo | 12,60 m |
Enverguro | 17,19 m |
Flugila surfaco | 40,50 m² |
Motoro | Du Klimov-aj V-12 seriaj motoroj WK-105R kun je 1.225 ĈP |
Maksimuma rapido | 536 km/h |
Kutima flugalto | 9.000 m |
Atingopovo | 1.920 km |
Maks. starta maso | 8.500 kg |
Armiloj | unu 12,7 mm Beresin-MG, kvar 7,62 mm ŜKAS-MGs, 1.000 kg |
Ekipo | 2 – 4 personoj |