Phil Bosmans

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Phil BOSMANS SMM (naskiĝis la 1-an de julio 1922 en Gruitrode, Limburgo, mortis la 17-an de januaro 2012 en Mortsel, provinco Antverpeno) estis belga katolika ordenano kaj aŭtoro de multaj edifaj verkoj.

Phil Bosmans naskiĝis en la flandra Gruitrode, kie lia patro estis eta bienisto. La familio nombris kvar infanojn. Kiam li aĝis 16 la familio translokiĝis al Genk. Phil pasigis la grandan parton de sia juneco inter la minlaboristoj.

En 1941 li monaĥiĝis ĉe la monaĥoj Montfortanoj (SMM). Li restis tie ĝis la fino de la milito. En 1945 li transloĝiĝis al la nederlanda Oirschot kie li la 7an de marto 1948 pastriĝis.

En 1954 Phil Bosmans kolapsis. Dum du jaroj li apenaŭ kapablis fari ion ajn. Liaj ĉefoj ne volis tre lin ŝarĝi kaj lin donis multe da libertempo. Tial li povis favore respondi al la alvoko de pastro Loop plu-ellabori Movadon sen Nomo. Ekde 1957 Phil tute sin dediĉis al ĝia realigo.

Eldonejo Lannoo ekhavis la ideon faskigi la cent telefonajn mesaĝojn kiujn li verkis en la libron Menslief, ik hou van je. Tiu aperis en 1972. En 1988 aperis esperantlingva traduko de tiu libro kun titolo 'Ŝanco por Feliĉo'. Ĝi estis siatempe la plej vendata libro en Flandrio. En 2005 oni represis ĝin la 65an fojon. Nur en Flandrio kaj Nederlando vendiĝis 800 000 ekzempleroj. Nur en Germanio vendiĝis 2 milionoj da ekzempleroj.

La plurjara sindediĉo de Phil alportis al li ankaŭ kelkajn premiojn kaj rekompencojn. En la jaroj 1968 kaj 1991 li ricevis la premion Visser Neerlandia. En 1991 li ankaŭ ricevis premion de la Flandra Regiono.

Ĝis 1991 Phil Bosmans estis la prezidanto kaj delegita administranto de Movado sen Nomo. La 1an de julio 1991 lin oficiale postsekvis Frans van Oudenhove.

En decembro 1994 Phil havis gravan trafikan akcidenton. Kelkajn monatojn poste li suferis de cerboinfarkto. Ekde la apopleksio pastro Bosmans estis handikapita. Liaj dekstraj brako kaj gambo estis paralizitaj.

Eksteraj ligiloj


Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "1922" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Bosmans, Phil".