Pierre de Ronsard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Porteto de Pierre de Ronsard ĉirkaŭ 1620 laŭ anonima artisto ~ Belarta Muzeo en Blois (blŭA)

Pierre de RONSARD (1-an de septembro 1524 - 27-an de decembro 1585) estas unu el la elstaraj francaj poetoj de la 16-a jarcento. Li naskiĝis je la unua de septembro 1524 en la nobeldomo La Poissonnière [La PŭasonjER] apud la vilaĝo Couture-sur-Loir en la nuna arondismento ĉirkaŭ Vendôme, kiu nun troviĝas nordoriente en la franca departemento Loir-et-Cher. Tiujn lokojn de la tiama regiono Vendômois li prikantis en siaj versaroj.