Pieterpad

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pieterpad (Petropado) (LAW 9) estas la plej konata promenitinero de Nederlando. La itinero kondukas de Pieterburen ĉe la vadobordo al la Sint Pietersberg (Sankt-Petromonto) apud Maastricht kaj havas longon de 490 kilometroj, subdividita en 27 etapoj. La itinero kondukas tra la plej diversaj pejzaĝoj. Sur ĉiu etapo preskaŭ ĉiutage laŭiras promenantoj de la Pieterpad.

La pado ekzistas ekde 1983 kaj estas projektita de Toos Goorhuis-Tjalsma el Tilburg kaj ŝia amikino Bertje Jens el Groningen. Ĝi estas prizorgata de laborgrupo.

La Pieterpad estas markita per la internacie konata blank-ruĝaj markoj de long-distanca-promenpado kaj estas detale priskribita en du Nivon-promengvidiloj.

Dosiero:LAW9.png
La Itinero

Etapoj

1 Pieterburen Winsum 11 km
2 Winsum Groningen 18 km
3 Groningen Zuidlaren 21 km
4 Zuidlaren Rolde 16 km
5 Rolde Schoonloo 19 km
6 Schoonloo Sleen 22 km
7 Sleen Coevorden 19 km
8 Coevorden Hardenberg 20 km
9 Hardenberg Ommen 22 km
10 Ommen Hellendoorn 20 km
11 Hellendoorn Holten 15 km
12 Holten Laren 15 km
13 Laren Vorden 14 km
14 Vorden Doetinchem 26 km
15 Doetinchem Hoch Elten 19 km
16 Hoch Elten Millingen aan de Rijn 12 km
17 Millingen Groesbeek 20 km
18 Groesbeek Gennep 15 km
19 Gennep Vierlingsbeek 17 km
20 Vierlingsbeek   Swolgen 21 km
21 Swolgen Venlo 22 km
22 Venlo Roermond 31 km
23 Roermond Peij (Echt) 21 km
24 Peij Sittard 18 km
25 Sittard Strabeek(Valkenburg) 21 km
26 Strabeek Maastricht 11 km
27   Maastricht Sint Pietersberg 4 km


Eksteraj ligiloj