Postaĵumado
Postaĵumado estas la ago vidigi onian pugon per subita senvestigo. Postaĵumado estas ĝenerale rigardata kiel malĝentila, kaj estas plejofte uzata politikcele dum manifestacioj. La rezulto aŭ sekvo de tia agado dependas de la konsidero de ĉiu koncerna ŝtata leĝaro.