Predikativo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Predikativo estas vortfunkcio, esprimanta kvaliton, kiun oni atribuas per helpo de verbo al subjekto aŭ al objekta komplemento.

En la frazoj „la tago estas bela“, „mi fariĝis kapitano“, „vi ŝajnas malgaja“, la vortoj „bela“, „kapitano“, „malgaja“ estas la predikativoj de la subjektoj „tago“, „mi“, „vi“.

En la frazoj „ne nomu min reĝido“, „oni ne povas konsideri neekzistantaj tiujn faktojn“, la vortoj „reĝido“, „neekzistantaj“ estas la predikativoj de la objektaj komplementoj „min“, „faktojn“.