Pulvoturo
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Malnova Urbo > La Pulvoturo < Turismo
Pulvoturo (ĉeĥlingve Prašná brána) troviĝas en Ĉeĥio, en la ĉefurbo Prago, en kvartalo Malnova Urbo.
Malfrugotika konstruaĵo el la fino de 15-a jarcento, verko de konstruisto Matěj Rejsek, estis parto de la urba defendosistemo. La nomo "Prašná" (pulva) havas originon en la 17-a jarcento, kiam tie estis deponata pafil-pulvo. En la jaroj 1875-1886 restarigita de arkitekto Josef Mocker.
La turo estas publike alirebla, el turambito estas belega panoramo de la tuta historia urbocentro.