Pustiana
Pustiana (hungare: Pusztina pustina) estas komunumo en Rumanio okcident-nordokcidente de Bacău.
Loĝantaro
En 1992 ĝi havis 2 070 loĝantojn (ĉanghungaroj).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- Péter Erőss (*20-a de februaro 1955): amatora fotografisto.
- Péter Erőss, plumnomo Ősz (*18-a de januaro 1934): instruisto pri la hungara lingvo kaj literaturo, bibliotekisto, redaktoro de Csángó Újság ekde marto 1990, poste Moldvai Magyarság inter 1991 kaj 1998.
- Tinka Nyisztor (*1957) etnografo[1]
- János Petrás Ince (1813-1886), pastro en Pustiana kaj Cleja, grava informanto pri la vivo de ĉangoj de Moldavio.
Eksteraj ligiloj
- [2] Mapo.