Rab (insulo)
Rab estas kroatia insulo en norda Adriatiko. Ĝi havas ankaŭ la nomojn Arbe, Arbia, Arve kaj Arba.
Rab estas 22 km longa kaj havas areon de 91 km² kaj (en 2005) 9.500 loĝantojn. Ĝia nomo kredeble devenas de la iliria vorto arb, kiu signifas "malhela" aŭ "malhel-arbara".
Laŭ legendo de Rab venis ŝton-skulptisto Marino, kiu fondis San-Marinon.