Raúl Martínez Anguita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raul Martínez Anguita en 2008
Raul Martínez Anguita en 2008

Raúl Martínez Anguita (Ciudad Real, Kastilio-Manĉo, 1975) estas esperantisto el Hispanio.

Li agadas ĉe la Kastili-Manĉa Esperantista Asocio (EMAS), la regiona asocio, membro de HEF, kiu ebligis, inter aliaj projektoj, la okazigon de la Iberia Renkontiĝo en Almagro, diversaj aliaj renkontiĝoj manĉaj kaj finfine la 71a Hispana Kongreso de Esperanto, ankaŭ en Almagro.

Dum pluraj jaroj li estis kasisto de la Hispana Esperanto Federacio.