Regionhistoria muzeo de Reitzengeschwenda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La muzeo.

La Regionhistoria muzeo de Reitzengeschwenda (germane: Volkskundemuseum Reitzengeschwenda) troviĝas Drognitz, Reitzengeschwenda nr 24.

Priskribo de la loko

Komencoj estis en 1969, vera muzeo-fondo en 1983; intertempe la kolektoj pligrandiĝis senteble. En kamparana domo de 1680 estas elmontrataj kamparanaj iloj, mebloj, tradiciaj kostumoj kaj sekcio pri historio.

Kolektaro

En la draŝejo estas dioramoj pri vivospacoj de la regiono, kiuj invitas al aŭskultado, gapado kaj tuŝado. Krome videblas sur tri etaĝoj malnovaj iloj agrikulturaj (de jungil-kolumoj por ĉevaloj ĝis draŝmaŝino) kaj prezentatas diversaj aliaj metioj.

Kolekto mineralogia en la flanka alo donas ideojn pri la ankoraŭ el la tero elfosindaj juveloj kaj varbas novajn geologistojn.

En la teknika monumento Sägemühle (segmuelejo) oni povas informiĝi pri la ligna prilaborado kaj la flosigado sur la rivero Saale.

La kirketo kun arthistorie grava interno.

Kirko

Partoprenantoj de rondgvidado povas ankaŭ viziti la modestan kirkon kun belaj plafonaj pentraĵoj, baroka ambono, malnova orgeno kaj interesa baptopelvo.

Fonto

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 42

Eksteraj ligiloj