Regna Banko
Regna Banko (germane: Reichsbank) estis la centra banko de la Germana Regno. Ĝi fondiĝis en 1876 kiel posteulo de la prusa banko. Komence ĝi submetiĝis rekte al la regna kanceliero, en 1924 ĝi fariĝis - konforme al la Dawes-plano sendependa de la registaro. Ekde 1937 la Regna Banko denove estis sub la kontrolo de la registaro. Post la dua mondmilito la Regna Banko ĉesis ekzisti.