Rivas-Vaciamadrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rivas-Vaciamadrid estas hispania municipo ene de la Komunumo de Madrido. Ĝi estas unika municipo, tre sentiva al la ekologiaj problemoj derivitaj pro la urboplanisma ekspansio kaj la malpliboniĝo de la natura medio. Fakte, en ĉi tiu komunumo estis elektita en 1991 la unua magistratano de la ekologia partio Los Verdes en Hispanio, Esteban Cabal.

Ĝi havas plurajn komercajn centrojn kaj ankaŭ aliajn ĵus-konstruitajn, H2Ocio, kies plej grava eco estas ke ĝi kuŝas sur artefarita lago.

Estas unu el la malmultaj komunumoj kiuj laboras en la reakirado de la heredaĵo de la Hispana Enlanda Milito. En la jaro 2007 opni realigis la listaron de restaĵoj de "La Batalla y Frente del Jarama" (Batalo de Jarama), iĝante pionira en la Madrida Komunumo.