Rodney King

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rodney Glen KING (n. 2-an de aprilo 1965 en Sakramento, Kalifornio, Usono, mortis la 17-an de junio 2012 en Rialto, Kalifornio) estis afroamerika usonano, kiu famiĝis en la 1990-aj jaroj kiel viktimo de la polica arbitro.

King trapasis la rapidan limigon la 3-an de marto 1991 kaj pro tio okazis aŭtomobila persekutado. Dum la aresto, kvar blankaj policanoj batis lin 50-foje kaj piedpremis 6-foje. la scenon surfilmigis loka loĝanto kaj la afero tiel akiris la publikon.

La policanoj estis liberparolitaj la 29-an de aprilo 1992 kaj pro tio komenciĝis perturboj en Los Angeles. La perturboj kaŭzis damaĝon je valoro de 700 milionoj da eŭro, mortis 54 homoj, min. 2000 vundiĝis. La perturbojn povis subpremi nur la soldataro. Sekve de tio, du policanojn (el kvar) oni juĝis je 30-monata prizono, Rodney King ricevis 3,8 milionojn da dolaro kiel dolorpremion. La ricevitan monon li elspezis por drogoj, oni kelkfoje arestis lin pri drogkonsumo kaj aliaj kulpoj.

Li dronis pro akcidento en la propra hejma naĝbaseno.