Romano de la Rozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rund-danco sur miniaturo

La Romano de la Rozo (france: Le Roman de la Rose grava kaj influhava estas mezepoka franca eposo, verkita de du homoj kaj tiel respegulante du mondrigardojn. La eposo konsistas el du partoj, paraj rimoj, oksilabaj vicoj. La verkaĵo aperigas la duoblan homidealon de la franca feŭdismo de la 13-a jarcento.

La eposo okazas en sonĝo. La unuan parton (4058 vicojn) verkis Guillaume de Lorris ĉ. en 1230, la duan parton (17.724 vicojn) verkis ĉ. 45 jarojn poste Jean de Meung. En la unua parto aperas ideala, spirita amo de nobelo, karakterizas ĝin la esperoj, deziroj, sonĝoj. La kavaliro dum la sonĝo ellitiĝas kaj forlasas la urbon por trovi amon.

La dua parto prezentas civitan raciismon, pli krudan alproksimiĝon al la amo. La dua parto finiĝas jene:

La ĉefrolanto deŝiras la rozon kaj en tiu momento vekiĝas. „Purpura Rozo, vi iĝis mia, mi vekiĝis, eĉ la suno leviĝas.”