Roy (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvuja turo en Roy (Vaŝingtonio)
Situo de Roy en Kantono Pierce

Roy estas malgranda urbo en Kantono Pierce (Vaŝingtonio) en Usono. La loĝantaro estis 793 homoj en 2010. Ĝia poŝtkodo (ZIP) estas 98580. Roy situas ĉe 47° 0′ 12″ N 122° 32′ 39″ U / 47.00333 °N, 122.54417 °U / 47.00333; -122.54417 (mapo) (47.003382, -122.544171). Laŭ la Usona Buroo de la Censo, Roy enhavas 0,7 km2 da areo, ĉiom sektera. La alteco estas 98 m super marnivelo. Ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-60160 kaj 1512625, respektive.[1]


Historio

Roy oficiale municipiĝis la 16-an de januaro, 1908. Frue ĝi estis prospera, iom grava urbo, kun ĉefhaltejo de la fervojo, sed tri sinsekvaj frapoj reduktis ĝin ĝis la nuna stato. Unue, en 1929 tuj antaŭ la usona Granda Depresio, incendio forbruligis plejparton el la urbocentraj komercejoj. Poste, la fervojo ĉesis uzi Roy-on kiel ĉefhaltejon. Kaj trie, la armeo akiris la terenon norde kaj okcidente de la urbo por sia Fuorto Lewis. (La apuda komunumo Loveland tute malaperis tiam.

Turismo

La ĉefa allogaĵo por eksteruloj estas la ĉiujara rodeo, Roy Pioneer Rodeo, kiu allogas partoprenantojn kaj spektantojn el pluraj usonaj subŝtatoj kaj Kanado.

Parenteze

Kvankam la vojkruciĝo de vaŝingtoniaj ŝoseoj 7 kaj 507 nomiĝas "La Y Roy", ĝi fakte situas en Spanaway, ĉ. 10 km nordoriente de Roy.

Citaĵoj

  1. http://factfinder.census.gov/ United States Census Bureau. Retrieved 2008-01-31.

Eksteraj ligiloj