Rudolf Schuster (juristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SCHUSTER Rudolf (pro. ŝuster) estis hungara patenta juĝisto, jurverkisto naskita en Medgyes la 14-an de januaro 1860 kaj mortinta en Bp. la 23-an de februaro 1941.

Biografio

Rudolf Schuster estis advokato, poste juĝisto. En 1910 li estis publikadministracia, kuria juĝisto, prezidanto de patenta tribunalo, inter 1915 – 28 de la supera patenta tribunalo. Komisiite de ministro pri justicafero li preparis la novan leĝprojekton. Li estis redaktoro de eldonaĵo Hiteljog Tára. Lia ĉefa interesiĝkampo estis la privatjuro, komerca juro.

Fonto