Sagao de Njal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fragmento de la sagao

La sagao de Njal (islandlingve Njáls saga) estas la plej granda kaj eble la plej artisma el la sagaoj de islandanoj. Ĝi estas verkita de nekonata aŭtoro ĉirkaŭ 1280. Malgraŭ vasta personaro kaj komplika eventaro ĝi formas arte kunplektitan tutaĵon kaj oni havas la impreson ke ĝia aŭtoro havis enmense ĝian lastan sentencon kiam li skribis la unuan. Konfliktoj, venĝoj, repaciĝoj viciĝas en drameca sinsekvo ĝis la definitiva solviĝo en la fino. Personecoj atestas pri si mem per vortoj kaj faroj, neniam estas dirita tio kion ili pensas.

Esperanta traduko

Referencoj

  1. http://www.esperanto.be/fel/but/lib/sagao.php