Socialistpartio (Islando)
La Socialistpartio (is. Sameiningarflokkur alþýðu – Sósíalistaflokkurinn) estis islanda politika partio. Ĝi ekzistis 1938 ĝis 1968 – ekde 1956 ĝi partoprenis en parlamentvoĉdonadoj kiel parto de la voĉdonada kunlaborprojekto Popolunuiĝo.
La Socialistpartio ekestis kiam dividgrupo el la Popolpartio kuniĝis kun la Islanda Komunistpartio, kiu mem estis pli antaŭa dividgrupo el la Popolpartio.
En 1968 la antaŭmenciita kunlaborprojekto, la Popolunuiĝo, iĝis memstara politika partio kaj tiam malfondiĝis la Socialistpartio. La partio ricevis 15-19% de la voĉoj dum parlamentvoĉdonadoj, kiel montras la tabelo (ekde 1956 kiel parto de la Popolunuiĝo):
Jaro | % |
---|---|
1942 | 16,2 |
1942 | 18,5 |
1946 | 19,5 |
1949 | 19,5 |
1953 | 16,1 |
1956 | 19,2 |
1959 | 15,3 |
1959 | 16,0 |
1963 | 16,0 |
1967 | 17,6 |
Partiestroj estis Héðinn Valdimarsson (1938-1939) kaj Einar Olgeirsson (1939-1968).