Spino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  1. Anatomie, spino unuavice estas la vertebra kolumno (vertebraro), kaj pli precize, dorsa linio, formita de la spinaj apofizoj de ĉiuj vertebroj. Sinonimo de la vorto spino en tiu-ĉi signifo laŭ PIV estas la vorto rakio (rakia likvaĵo, rakialgio).
  2. en anatomio temas pri elstara organlinio - precipe osta - en alia loko de la korpo (ekzemple la skapola spino, latine spina scapulæ).
  3. spino en botaniko estas modifiĝinta tigo por defendo. ĝia pinto akriĝis pro la forta longiĝo kaj rapide haltas ĝia kresko, ĝia muro dikiĝas, ligniĝas (prunelo, ramno). Sur ĝi povas kreski eĉ floroj(Rhamnus catharticus). (La dorno estas epiderma kreskaĵo.)
  4. Figure en geologio spino estas elstara monta linio inter du deklivoj.
  5. en partikla fiziko spino (fiziko) estas nombro entjera aŭ entjerplusduona, indikanta la transformadan karakteron de ondokampo.

Spinmomanto estas momanto de movokvanto interna de elementa korpusklo aŭ magneta momanto de elementa korpusklo, proporcia al la spina momanto de movokvanto.