Stako (komputado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel staplo funkcias ("push" – enigi, pop – "eligi")

Staplo (angle stack – staplo) – estas datumtenejo tia, en kiu oni regas erojn laŭ la regulo LIFO (angle Last In – First Out «kiu laste eniras, tiu unue eliras»). Plej ofte oni komparas staplon kun staplo de teleroj: oni povas preni nur la teleron, kiu estas sure, kaj nur sure ankaŭ meti teleron.

Staplo kutime havas jenajn funkciojn: enigi (aŭ meti), eligi (aŭ preni), montri (sen eligi) kaj grandeco (kiom da eroj estas en la staplo).

Oni ofte uzas staplojn en komputiloj. Ekzemple, en programo: kiam subprogramo estas vokota, la nuna adreso metiĝas sur la vok-staplo, kaj subprogramo komencas. Kaj kiam subprogramo finiĝas, ni devas reveni tien, kie ni estis antaŭ la vokiĝo de la subprogramo – por tio ni nur prenas la adreson el la suro de la vok-staplo kaj iras laŭ ĝi. La vok-staplo estas plej grava parto de plimulto de modernaj procesoroj. Alt-nivelaj programlingvoj uzas staplon ankaŭ por transdoni influantojn al la vokita funkcio.