Stencilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stencilo estas fibra membrano kovrita per akvo- kaj oleorezista tavolo, kiun oni traboras per skribilo aŭ tajpilo kaj kiu servas poste por reprodukti la originalan tekston, desegnon per inko-transŝvito.

Stencilado

La stencilado estas multobliga metodo, dum kiu oni trapremas farbaĵon tra stencilo. Oni aperigas la informojn sur la stencilo per sen-inkorubanda tajpmaŝino. La literformoj de la maŝino trabatas la surfacon de la membrano kaj tiel aperas la inkotralasa, fibra bazo. (Oni korektas per ŝopiga likaĵo). La subskriboj kaj desegnoj estas aperigita per iu pikilo.

Oni povas uzi por la stencilado du diversajn maŝinojn:

  • ĉe unu, la stencilo estas fiksita je unu rotacianta kava cilindro. La inko trairas la strencilon sur la sube donitajn paperojn.
  • ĉe la alia turniĝas du cilindroj

Oni povis produkti per ambaŭ maŝinoj ĉ. 5000 ekzemplerojn.

La stencilado malaperis fine de la 20-a jarcento pro la teknika evoluo kaj disvastiĝo de la demokratioj.