Sukerŝpinaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sukerŝpinaĵofarado en kermesa budo.
Sukerŝpinaĵomaŝino.

Sukerŝpinaĵo estas dolĉaĵo el tre fajnaj fadenetoj el sukero, volvita ĉirkaŭ bastoneto. Ĝin prezentis al la mondo en 1904 William Morrison kaj John C. Wharton ĉe la Universala Foiro de Sankta-Luizo kiel "Fairy Floss" (fadeno de feinoj) kun granda sukceso. Sukervato estas farita el sukero kaj kolorilo.