Susano
Susano estas hebredevena virina nomo.
Esperantaj formoj
La formo Susano estas en PIV2002. En la Londona Biblio estas Susana (Luko 8:3). Pluraj diversnaciaj aŭtoroj uzis la Esperantan formon Suzana. En la familio de Zsuzsa Polgár oni esperantigis ŝian nomon per Suzanna.
Nacilingvaj formoj
- Susan (angle)
- Susana (hispane, itale, portugale)
- Susanna (svede)
- Susanne (germane)
- Susannah (angle)
- Suzan (angle)
- Suzana (kroate, portugale)
- Suzanna (angle)
- Suzanne (france)
- Zsazsa (hungare)
- Zsuzsa (hungare)
- Zsuzsanna (hungare)
- Zuzana (ĉeĥe, slovake)
- Zuzanna (pole)