Tønsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tønsberg (Norvegio)
Tønsberg (Norvegio)
DMS

Pri tiu ĉi sono Tønsberg estas komunumo kaj urbo en la provinco Vestfold de Norvegio, kaj estas la administra centro de la provinco. La komuma teritorio limas okcidente al Stokke, nordokcidente al Re, norde al Horten, oriente al la Oslo-fjordo kaj sude al la komunumo kaj insulo Nøtterøy. Ĝi ampleksiĝis en 1988 kiam la antaŭa najbara komunumo Sem integriĝis en la komunuman teritorion. La urba centro de Tønsberg situas norde de la insulo Nøtterøy, sur duoninsulo inter la Tønsberg-fjordo okcidente kaj la fjorda baseno Træla oriente. La plej alta komunuma punkto estas la monteto Undrumsåsen, 145 metrojn super la marnivelo. La urba blazono estas la sola originale konservita mezepoka urba sigelo de 1349.

Rilatoj al Esperanto

En Tønsberg kun sia familio vivas la germandevena esperantistino Stephanie Schröder, kiu laboras kiel kuracistino pri infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio.

la urba kajo