Talidomido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Talidomido estas medikamento uzita dum certa tempo kun nomo Contergan [kontergan'] kiel ripoziga kaj vomig-mildiga kombinaĵo (N-ftalin-glutaminacida amido). Oni ĉesigis ties uzon, post kiam evidentiĝis, ke ĝi kaŭzas misevoluon de la feto. Multaj patrinoj naskis monstrenaskiton; okazis fokosimila kresko de la membroj, manko de orelo, misformitaj okuloj aŭ manko de intestofina aperturo. En okcidenta Germanio naskiĝis inter 1959 kaj 1962 2–3000, en Anglio ĉ. 500 deformitaj beboj. En la Usono oni ne uzis ĝin tiucele.

La problemon kaŭzis, ke unu enantiomero de talidomido estas sekura, medicinefika, dum la alia kaŭzas genajn damaĝojn.