Talmudaj rakontaĵoj pri la jerusalema Templo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Talmudaj rakontaĵoj pri la jerusalema templo aludas al legendaj rakontoj de la du Talmudoj pri eventoj okazuntaj en la templo, kaj koncernantaj la templon mem, dunmla kvardek jaroj antaŭantaj ĝian detruon en la jaro 70 p.K dum la milito de romianoj kontraŭ judoj ribelintaj.

Notas la jerusalema Talmudo, kiu laŭ la spertuloj skribe datiĝas je la 4-a aŭ 5-a jarcento: “Kvardek jaroj antaŭ la detruo de la Templo, la okcidenta lumo estingiĝadis, la ruĝa fadeno konserviĝadis ruĝa kaj kaj la loteltirado de la Sinjoro okazis ĉiam en la maldekstra flanko. Sacerdotoj fermigadis, por la nokto, la templajn pordojn sed leviĝuadis matene ilin trovante malfermitaj”. Io multe simila ĉeestas ankaŭ en la alia Talmudo (Babilona): “Niaj rabenoj instruis: En la tempofluo de la lastaj kvardek jaroj antaŭ la detruo de la Templo, la lotumado nek prezentiĝis per la dekstra mano, nek la ruĝkolora fadeno fariĝis blanka kaj la okcidenta lumilo ne daŭrigis brili per lumeco kaj la templaj pordoj malfermiĝus siainiciate”. La lotumado ĉi tie aludata koncernis du ŝtonojn, unu blankan kaj alian nigran, per kiuj la Supera Sacerdoto elektadis en “la Tago de la Pentofero” (Yom Kippur) la virkapron oferendan, nome la propeka kapro, poste fariĝinta proverba, kiu estis indikita per la nomo (eble laŭintence, demona) “Azazelo”.

Nu, ŝajnas ke laŭlonge de la kvardek jaroj antaŭantaj la detruon de la Templo, el lotumado estis elirita senescepte, ĉiujare, la nigra ŝtono. Rilate la probablokalkulon, la afero taksiĝas nekredebla kaj, ne hazarde, la kazo estis konsiderita fatala. Kaj kio estis tiu “ruĝa fadeno” kiu devis fariĝi blanka? Ŝajnas ke ankaŭ ĉi tie temis pri teksaĵa ruĝa strio kiun oni legis ĉe la kolo de la virkapro “Azazelo”, tiu lotita. Peco de tiu speco de kolumo estis poste tondita kaj algluita ĉe la pordo de la Templo. Se la postan tagon ĝia koloro estis fariĝinta blanka (eble per la influo de la suno…), tio estis bonaŭgura ĉar ĝi estis interpretita kiel signo de akcepto de la ofero flanke Javeo. Kaj la propeka virkapro estis la viktimo kiu simbole sarĝis sur sin la kulpojn de la tuta israela popolo.

Legante tiujn Talmudaĵojn, oni ne forgesu la la komenciĝo de la kvardek jaroj koincidis kun la morto de Jesuo.

Similaĵoj en Flavio Jozefo[redakti | redakti fonton]

Kaj Flavio Jozefo rakontas ke post la morto de Jesuo oni aŭdis, devenantaj el al eno de la Templo, misterajn voĉojn kriantajn: “ni foriras el tiu loko”. Kaj ke tiu fakto, kuranta de buŝo al buŝo, timigis la israelan popolon. Fine, al kio aludas tiu talmuda “okcidenta lumo” kiu mistere “estengiĝadis?. Estis la fama sepbraka kandelingo, la Menorao, kies flamoj devis esti startigitaj pere de tiu de la brako “okcidenta” ,tiu senĉese brulanta. Por konsenti la “eternecon” de tiu flamo estis konstante ĉi-apude konservita bruloleo.

Nu, la talmudaj pasaĵoj, pri kio supre, diras ke en la kvardek jaroj antaŭantaj la detruon de la Templo, tiu flamo, la plej grava, ĉiunokte estingiĝis. Spite de sacerdotaj antaŭgardoj, ĉiam pli ruzaj, matene ĝi troviĝis senflama. [1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tio okazis laŭlonge de kvardek jaroj… Ĝis kiam ĉesis la neceso ĝin bruligi ĉar en la sepdeka romiamoj forigis la menoraon kun la tuta templa trezoro, kiel oni vidas en la Trajana Kolono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Abraham Cohen, Il Talmud (1935), italigo de Alfredo Toaff, Laterza, Bari, 1999
  • Adin Steinsaltz, Cos'è il Talmud (1977), italigo de Sandro Servi kaj Daniele Liberanome, Giuntina, Firenze, 2004
  • Dan Jaffé, Il Talmud e le origini ebraiche del cristianesimo, Jaca Book, Milano, 2008
  • Jacob Neusner, Il Talmud: cos'è e cosa dice (n. el. 1984), italigo Gabriele Mancuso, San Paolo, Cinisello Balsamo, 2009
  • Il Timone, Rino Cammilleri, 132, p. 21.