Terminaro de Kemiaj Afiksoj, estas memeldonita terminaro de kemiaj kombinaĵoj en Esperanto. Ĝi estis verkata de Jan Pióro La dua plibonigita eldono datiĝas de 1965.
„ Celo de eldono de "Terminaro de Kemiaj Afiksoj" estas krei ĝustan bazon por bone esprimitaj nomoj de kemiaj kombinaĵoj.
Sur tiu bazo oni povas plue krei vortarojn de nomoj de kemiaj kombinaĵoj.
Oni povas diri : nenian Kemian Vortaron sen difinitaj kemiaj afiksoj.
Nomaro de kemiaj kombinaĵoj precipe en organika fako, estas miksaĵo de sciencaj nomoj kaj nomoj popularaj. Do nomaro de kemiaj afiksoj estas ankaŭ miksaĵo de sciencaj kaj popularaj nomoj ambaŭ egale necesaj en kemio, ĉar en la vivo ni plej ofte uzadas nomojn pli mallongajn. ”