The Giver

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Giver (esperante La Donanto) estas romano de Lois Lowry. Estas sciencfikcia libro, publikigita dum 1993. Pli ol 5 milionoj da ekzempleroj estas venditaj. En 1994 la libro gajnis la Newbery Medal pri infana literaturo.

Multaj opiniis, ke estas maljuste, ke The Giver gajnis la Newbery Medal, pro eventoj en la libro, kiuj estas malofte legataj de infanoj. La libro estis ofte cenzurita, ĉefe en lernejoj.

The Giver estas la unua libro en trilogio. La dua estas Gathering Blue kaj la tria estas Messenger.