The Jeffersons

El Vikipedio, la libera enciklopedio

The Jeffersons estas usona situacia komedio. CBS telesendis ĝin ekde la 18a de januaro, 1975 al la 25a de junio, 1985. The Jeffersons estas la plej longa televida serio en usona historio kun plejparta afrik-usonana rolularo.

La lokalo de la serio estis kutime la apartamento de la Jeffersons en Manhatano, komunumo de Novjorkio. La Jeffersons transloĝigas tie de Kvinzo kial najbaroj de la Bunkers de la televida serio All in the Family.

Roluloj

  • George Jefferson (Sherman Hemsley) – la posedanto (kun lia edzino) de ĉeno de purigistejoj.
  • Louise Jefferson (Isabel Sanford) – la edzino de George. Ŝi ofte laboras en komunumejo. George ofte nomas ŝin “Weezie”.
  • Lionel Jefferson (Mike Evans, Damon Evans) – la filo de George kaj Louise. Li estas inĝeniero.
  • Olivia Jefferson (Zara Cully) – la patrino de George, ofte nomis “Mother Jefferson” (Esp: Patrino Jefferson). Estas malakordo inter Olivia kaj Louise. Ŝi mortis je la kvara jaro de la serio.
  • Tom Willis (Franklin Cover) – eldonisto, kiu loĝas supre. George ofte nomas Tom “honky”, rasisma malklaro.
  • Helen Willis (Roxie Roker) – la edzino de Tom, kaj amiko de Louise. Helen estas afrik-usonana kaj Tom estas blankula. George ofte nomas ilin “zebras” (Esp: zebroj), rasisma malklaro.
  • Jenny Willis (Berlinda Tolbert) – la knabino de Tom kaj Helen Willis, kaj la fianĉino (kaj poste edzino) de Lionel Jefferson.
  • Harry Bentley (Paul Benedict) – la brita najbaro de la Jeffersons. Li laboras ĉe la Unuiĝintaj Nacioj kial tradukisto. Li parolas plurajn lingvojn, inkluzive la rusan.
  • Florence Johnston (Marla Gibbs) – la servistino de la Jeffersons. Ŝi ofte humiligas George, sed la du efektive zorgas por si reciproke.