Tigobrasiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tigobrasiko

Tigobrasiko (Brassica oleracea var. gongylodes) estas dujara planto kiu apartenas al la brasika familio. Ĝi estis konata jam en antikva Romo sub la nomo caulorapa.

Karakterizo

Tigo
Kreas pilkforman dikaĵon.
Folioj
Diversformaj kaj diversgrandaj, kreskantaj de longaj foliingoj.
Radiko
Malgranda kaj malforta

Uzado

La plej riĉaj en vitaminoj kaj mineraloj estas junaj folioj, kiuj enhavas pli da tiuj ol la tigo mem. Tigobrasiko enhavas inter alie: sodon, kalion, magnezion, kalcion, manganon, feron, kupron, fosforon, jodon, vitaminoj: B1, B2, B6, C.

Oni manĝas ĝin kuiritan diversmaniere aŭ krude.

Usona urbo Hamburg Township en Miĉigano nomis sin kiel "Tigobrasikan ĉefurbon de la mondo". Oni aranĝis tigobrasikajn festivalojn ene de kiuj la plejgranda kolektis 600 homojn en 1985.[1]

Esperantaj nomoj

Vortaroj malkonsentas pri la Esperanta nomo: PIV 2002 uzas tigobrasiko (kaj donas alian signifon al rapobrasiko estas alia (B. rapa). PIV 1970 diras ke brasikrapo evitindas kaj samas al tigobrasiko. La anglaj-Esperantaj vortaroj de Wells kaj Benson uzas brasikrapo.

Ŝablono:Ĝermo-botaniko